ORIGINALA PROZO‎ > ‎

SOLULO

SOLULO

Jam delonge tio estis.

Tiel antauxdelonge, ke ecx praavoj ne memoras tion.

Nur rapsodoj kantas pri tio en siaj senfinaj, buntaj, longevolvantaj historioj.

 

Iam estis sur la Tero la Paradizo; kaj nun forestas gxi, ecx la lokon oni ne scias... oni diras, ie en Kauxkazio. Iam estis sur la Tero la Paradizo, kun fluantaj akvoj, verdantaj arboj,, kaj petaloj petolis kun la vento. Iam brilantaj rosoj kovris la herbaron, kaj tiuj rosoj estis mielo, kaj homoj sin nutris per gxi. Akvon klaran-dolcxan ili trinkis, vestis sin en araneajxon kaj la tutan tagon pasigis inter floroj, sur verda herbejo. Suno brilis karese, varmigante ilin per radioj...

Iam delonge tio estis.

 

Nun, kiam furioze jxetas la Suno siajn sagojn al la homar’; kiam velkas jxusnaskitaj gxermoj; kiam tondroj faligas surteren flamon, kaj tiu flamo devoras cxion – nun tiuj, kiuj savigxis, des pli petas rakontojn pri la pasint’... Neniu jam kredas tion, ecx ne perceptas serioze – sed tamen, foj-de-foje, ni reauxskultas niajn rememorojn, nian pasinton.

 

Iam. En la Paradizo...

 

Nun neniu pensas pri tiu virino, kiu desxiris la Frukton de la arbo. Ja cxiuj ni estas sxiaj posteuloj. Sxia peko jam delonge estas forgesita...

 

Sed neniam forgesos sxin tiuj, de kies arbo sxi desxiris la frukton. Kun malbenoj kaj krioj ili primemoras Tiun, kiu difektis la sxipon, lasinte ilin por cxiam sur la fremda kaj malamata planedo.

Nur du bestojn ili protektis kontraux la granda fajrego, nuliginta cxion surtere.

Verdire, la kauxzo de la fajrego estis ilia propra alveno, sed cxu gravas? Tiuj planedetoj kun primitiva vivo abundegas en la Kosmo.

Malgraux tio, ili bonintence deponis du aborigenojn en sia sxipo por delasi ilin reen post la brulego.

Kaj tiuj sencerbaj bestacxoj faris gxuste tion, kio estis por ili strikte malpermesita: alvenis al nia cxefa Movilo kaj por cxiam neniigis gxin.

Ho, ne unu pometon ili prenis, kiel oni idilie prikantis al siaj nepoj, sed la tutan arbon dishakis – sovagxe, furioze, kvazaux komprenante, ke ili povas vengxi al siaj mastroj pro ilia komforta, senzorga vivo...

 

Ni restis.

Sen protekto de la jam delonge putrigxinta sxipo, ni intermiksigxis kun la gefiloj de tiuj du homoj; dekomence ni estis ege pli multnombraj, ol tiuj du, sed pro malbonaj kondicxoj, multaj el ni pereis, kaj baldaux ili superis nin laux la nombro.

Hodiaux ni logxas inter ili, auxskultas iliajn kantojn, kaj nur mensogon auxdas, nur malveron.

Ekstere ni aspektas same kiel ili, sed ni cxiam sentas unu la alian; kaj ankaux ili per sia animala flaro sentas la niagentan anon, kaj ni malamas unu la alian reciproke.

Ni havis komunan ligilreton: kiam al unu el ni estis solece aux triste, ni interligigxis kaj agis kune.

Sed nun tiom da jarcentoj pasis...

Ni perdigxis...

Nun jam delonge mi estas sola, kaj al miaj alvokoj reehas neniu. Eble, cxiuj miaj parencoj nuligxis, dissolvigxis en la amaso de la bestoj, la sencxese kreskanta amaso? Mi cxiutage rigardas al iliaj vizagxoj, - ne , ili estas fremdaj al mi. En iliaj okuloj – nenio, krom avido kaj malamo. Versxajne, mi restis sola... Mi auxskultas iliajn rapsodojn, kaj primemoras la Paradizon, nian belan Paradizon, kie tiel diafane fluantis la akvoj kaj la flava suno varmigis la roson de folioj.

Mi rememoras pri multaj el ni – sagxaj, belaj, fieraj. Mi kredas je nia spirito, kiu savos nin de la Tero, kaj ni dauxrigos nian vojon – por la Scienco, la Racio, la Intelekto. Gxi ja ne povas perfidi, gxi savos nin!

 

Kiel delonge tio estis...

Comments