ORIGINALA PROZO‎ > ‎

La sxangxoj en la vivo

 

***

La sxangxoj en la vivo ne tro ekinteresis min. Nu, alflugos ni al tiu Marso; nu, laborego malfacila – do kio? Tutegale dumviva punlaboro. Cxu gravas ja, kie strecxigxi gxis la morto? Kaj tie almenaux novajn lokojn mi ekvidos...

Oni longe-persiste preparigis nin, rezonadis pri la respondeca rolo de Teranoj, pri grandeco de nia celo... – al ni ja, al krimuloj, perfortuloj, murdistoj! Poste oni surmetis al ni cxiuj la verdajn uniformojn, kunkargis nin en la sxipkelon kaj frapfermis la lukon.

Post 10 horoj ni jam estis sur Marso. Stranga malgranda Suno, kaj Tero – unu el steletoj, dume ne videbla sur la cxielo. Multaj ekkriis, ili falis, kisis la grundon, skuis manojn, minacante al tiu malproksima Tero, kiun ili ne vidis, sed gxi determinis cxiujn iliajn pensojn. Ecx de tioma distanco gxi regposedis ilin, gxi donis al ili la vivon plenan de malico kaj morno, kaj nun gxi punis ilin pro cxio; punis sian naskajxon  - la homon – pro lia amara kaj mensogplena vivo.

Minace trembrilis sur la cxielo la Tero, kiam ni sternis litojn por dormi nian unuan nokton sur Marso.

 

***

Kaj ekde mateno komencigxis laboro. Ni fosis minojn, trenis vagonetojn, akiris ercon.

Estus malprofite uzi cxi tie masxinojn: neniu masxino eltenus longe en la marsa atmosfero. Ankaux homoj ne eltenis, sed ili ja akiratis de la sxtato senpage! La elspezoj por ilia vivsubtenado nenimaniere estus komparataj kun tiuj por kreado de speciala, korozi-rezista, incendi-sekura, altprecizeca tekniko en ekstertera varianto.

Kaj male, la kontingento de homoj dume estis neelcxerpebla. Dum lastaj jaroj, ecx jardekoj, la nombro de legxrompantoj kaj psikopatoj vidinde superis la nombron de legxobeaj civitanoj.

Homoj – iuj ajn homoj!- senhezite transpasxis cxiujn limojn; la murdo, krimo, perforto, - cxio uzeblis por rimarkigi sin, distingigi sin de cxirkauxa amaso. La epidemio de neuxraj malsanoj inundis la Teron.

Cxiuj funkcioj, postulantaj racion kaj cerbumon, antauxlonge jam estis transdonitaj al masxinaro. Pri la majesta gloro de Scienc-Teknika Progreso kriadis cxiuj Medioj de deviga auxskultado; homoj vivis komforte kaj sate nur dank’ al masxinoj.

Ekskluzive sur la tabloj de elito foj-de-foje aperadis la natura nutrajxo; popolo jam delonge mangxis sintetikan mangxajxon, vestis sintetikajn vestajxojn, havis en siaj domoj sintetikan meblaron...

La Tero devoris sin mem; gxi, la kreanto de la homo, cxesis esti bazo de lia vivo. La homo pereigis cxion, kio kunligis lin kun la naturo; kaj, siavice, li kreis sian propran pereigonton, la masxinaron.

Ne, la masxinoj ne ribelis kontraux homo, kiel supozis naivaj verkistoj en oldaj bonaj tempoj de XX –a jarcento. Ili humile plenumis cxiujn ordonojn de la homo, sed – centfoje pli bone, pli perfekte, ol li  tion farus mem. Poiomete igxis malprofite eluzi la homan laboron tie, kie sukcese laboris masxinoj; poiomete laborantaj homoj nuligxis.

Homo nur regis, ordonis, kaj la masxino, cxiam obeema, diligenta, rapidis fari cxion senriprocxe. Kaj homo klare vidis, sur kies flanko estas la avantagxoj. La libertempon por spekti kaj mediti li ja havis suficxege.

Jen lante kaj glate, antaux liaj okuloj, la suba formo de ekzistado estis substituata per la pli alta, pli perfekta.

 

 

 

 

***

Dekomence krimulojn kaj psikozulojn oni izoladis, sed ilia kvanto kreskis kaj kreskis, kaj tiam aperis la ideo pri tuta liberigo de la Tero kontraux tiu balaajxo, kiu nur malhelpas al novaj, progresemaj formoj de vivo.

Kaj jen tiumomente, dank’ al dio, oni priatentis tiujn minejojn sur Marso, kie neniu el masxinoj volis labori. Devas ja ili defendi siajn rajtojn! Kaj cxiun tiun homan biomason oni komencis trapumpi al Marso, por ke la Tero poiomete purigigxu de la restajxoj de organika civilizacio.

Niaj minejoj kreskis ne laux tagoj, sed laux horoj. Ni logxumadis Marson; multaj jam malbezonis la oksigenan balonon, iuj provis kreskigi florojn kaj arbojn sub siaj fenestroj.

Pli praktikemaj homoj prisemis la kampojn per tritiko.

La grundon oni devis diligente prepari: per speciala kemiajxo oni atribuis al gxi gluecon, poste plantis la grenon kaj akvumis ne per pura akvo, sed per solvajxo de la sama kemiajxo, sen kiu la marsa grundo transformigxis tuj al legxera obskura polvo.

Baldaux apud nia logxloko aperis kelkaj grandaj kampoj, kultivis kiujn la tuta logxantaro, alterne, en sia libera tempo.

De kie ni prenis la grenon?

Ja de la Tero oni sendus ion ajn, nur ke ni por cxiam eklogxu cxi tie, pacigxu. Ili ne preterlasis ideon, ke ni povas aneksi raketon, ribele reveni...  Ni ja estis krimuloj, murdistoj, perfortuloj.

Kaj por kiu celo oni sur la Tero bezonus grenon? Oni jam delonge tie ne mangxas. Oni diras, ke homoj el la lastaj raketoj diris, ke robotoj eltrovis iun kampon (aux inventis mem, kiu scias, pri kio ili tie okupigxas), kiu rekte liveras ilin per energio, do ili ecx zorgi pri si mem ne devas. Vi estis kreita – do vivu, plenumu vian devon; aliajn bezonojn vi ne havas, cxar ili kontentigxas tuj, momente.

Jen homo – milionojn da jaroj lin kreadis la bezonoj mangxi, trinki, sin sekurigi, koiti. Tuta lia historio estas nur akirado de mangxajxo kaj de sekskunuloj por naski la sekvan generacion de la samaj estajxoj. Tio estis la cxefa problemo, la senco de la tuta vivo: homo povis vivi, se li trifoje tage mangxis, kaj mangxis li por plue vivi por ankaux morgaux trifoje mangxi. Cxiu individuo luktis por si mem; cxiu naskigxis por akiri al si mangxon...

Stranga estas tio. Svarmo de unuopuloj. Cxiu pretendas esti aparta, unika – kaj efektive estas aparta, sed tute ne unika, sed absolute samspeca kiel aliuj, kaj nur pro sia aparteco ne scias tion. Ridinda vidajxo. Aro de homoj ne estas homaro; tial homoj ne kreis komunan kulturon, unusolan grandan spiriton dum sia longa historio. Ili cxiam vivis dise, kaj el iliaj diversaj kaj diversdirektitaj streboj rezultigxis... nenio, kiel nenio rezultigxas de  Brown’a movado de partikloj en akva guto. La guto pro tio ne movigxas; nur gxia temperaturo altigxos, se tiu movado igxos tre intensa, kaj tiam la guto elvaporigxos, pereos...

Nu jen, venis la tempo perei por la svarmanta homaro, disigita je diversaj popoloj, diversaj sistemoj de percepto, de opinioj. Inter tiuj sistemoj – ne konkordo, sed malamo; kaj ecx ene de tiuj grupoj cxiu dorlotas nur unusolan propran „MI”, kaj pretas batali kontraux cxiuj aliuj „MI” en la mondo. 

Kiel do ili frenezigxis, kiam cxio tio okazis senbezona. Kiam al la homo oni montris lian veran lokon, kaj li komprenis, kiom malalte valoras lia amata „individueco”, kiel li estas malforta, senhelpa kaj malperfekta kompare al pli supera racio kaj povo – li, cxiam sola – do, tion li elteni ne povis.

Jen tiam la homo komencis esprimi sian individuecon per la plej simpla kaj „potenca” rimedo – la perforto. Sed ial komencis tion fari sametempe multaj homoj, kvazaux unusama teamo laux la odrono. Cxu individuecoj ne estas jam tiom apartaj kaj diversaj?

 

 

 

***

Ni atendis.

Ni ne obstaklis al ili murdi unu la alian – tio ja devis okazi laux ilia propra evoluo. Ni ekzilis ilin al la dezerta fora planedo, por ke ili komencu cxion denove. La homaro havas ankoraux unu sxancon.

Ili devas sin savi mem, ni sufloros al ili nenion. La savo de aliuj estas neebla. La homaro fakte venis al la logika fino de tiu cxi, individueca direkto de sia evoluo; nun gxi povus ekhavi novan, kolektivan racion.

Dum longa historio, neniu sxangxis aux savis homojn, ecx Jezuo Kristo. Ni ne sxangxos homojn; antaux ni staras niaj propraj taskoj.  Ekzistas la Devo antaux la Estonteco, kaj ni plenumos gxin.

Sed homoj, sur sia nova planedo, aux renaskigxos, aux formortos. Alia solvo forestas.

 

***

Post 3 jaroj la abunde kovrita per komunaj kampoj planedo Marso igxis verda. Tion oni kontente rimarkis ekde la Tero. La Devo antaux la Estonto estis plenumita.

Sed nenian teleskopoj de Marso rigardis al Tero, tiu forlasita azilo de frenezo kaj morto.

 

Comments