ORIGINALA PROZO‎ > ‎

La laboratorio jam estis malplena

La laboratorio jam estis malplena.

De la sojlo li ankorauxfoje jxetis rigardon al la termostato, kie estis tenataj je konstanta temperaturo tasoj de Petri kun liaj kulturoj. Cxio estis en ordo.

Li elsxaltis la lumon kaj sxlosis post si la pordon.

 

***

Sekvan matenon la novaj kulturoj estis transplantitaj al nutrivaj substratoj. En grandega laboratoria termostato la globetoj de nutrivaj substratoj estis alpendigitaj al rotacia bazo, kiu malrapide turnis sin cxirkaux la centra grandkapacita lampo, por ke estu egalmezura la distribuo de lumo kaj varmo.

En la termostata sxrankego sametempe estis efektivigataj multaj eksperimentoj, tamen kunlaborantoj de la laboratorio ne malhelpis unu al la alia: la lumo de fremdaj lampoj ne influis ceterajn kulturojn.

 

***

La eksperimento estis komencita, kaj notita en la registra libro sub la numero 3824 ”La elbredo de memekstermanta kulturo”.

Poste cxio pasis laux normala ordo. Plikreskigo de la tavolo de biomaso, diligenta esploro de internaj gxiaj procezoj sub mikroskopo kaj laux biokemiaj rimedoj (estis prenataj la provajxoj por analizoj), notoj en la taglibro de la eksperimento.

Amasigxis la materialo por disertajxo; ankoraux kelkajn seriojn da eksperimentoj – kaj eblas granda sukceso. La temo estas multpromesa: tiuj kulturoj, aldonitaj al certaj substratoj, povas atribui al ili tute novajn kvalitojn, tre utilajn por la nacia mastrumado. Oni povas ricevi imponan ekonomian efekton.

 

***

Tamen neniu ekonomia efekto rezultigxis. Anstataux memekstermi, lasinte post si la kulturigitan substraton, tiu kulturo ekstermis ankaux la substraton. La 30-an tagon de la eksperimento, la globeto kun la febla kraketo krevis.

En gxiaj restajxoj oni ne povis trovi la spurojn de la enigita „viva materio“, tamen ankaux por iuj mastrumaj celoj tiuj disfalantaj en la mano mukozaj buloj ne tauxgis.

La unua eksperimento sukcesis nur duone.

 

***

Plua esplorado de memekstermantaj kulturoj kondukis lin al multaj eltrovoj; li defendis la tezon, igxis lauxreato de kelkaj sciencaj premioj.

Elbreditaj de li kulturoj efektivigadis nun amason de tre bezonataj produktoj, kaj gxuste je la indikita tempo malaperadis senspure.

Sed la unua, sensukcesa globeto nomigxis en la lingvo de gxiaj logxantoj „Tero“, kaj multaj milionoj da jaroj forfluis tie antaux ol gxia brila civilizacio venis al sia fino en la glora batalo de siaj grandpotencoj.

 

Comments