ORIGINALA PROZO‎ > ‎

LA EPIZODO EL LA VIVO DE LA TERO

”Kiam mi ekvidis la cxielan lumon, mi ecx ne ekmiris tro. Nu, cxu gravas? – rezonis mi. Cxu tio min iamaniere tusxas? Estu sagxuloj kaj potenculoj, kiuj prizorgu la bonstaton de la urbo; kaj mi havas suficxajn zorgojn pro mia propra devo.

Mia devo estas kontroli auxskultilojn. Apud cxiu domo staras ili kaj auxskultas pensojn de cxiuj logxantoj. Pri nekonvenaj pensoj ili raportas al Ofica Komisiono, kaj tie oni bone scias ”forigi netauxgulojn”.

Kaj jen, tiuj porkoj nokte malfunkciigas auxtomatojn, kaj neniu scias, kiel ili tion faras. Oni diras, ke ili uzas pensajn kanalojn por difektigi la auxskultilojn; sed cxu la auxtomatoj estas tiel stultaj por ne defendi sin?  Mi opinias, ili frenezigas la auxtomatojn, ja mi trovas ilin matene kun kacxo en la cerbo, ili forgesas cxion auxditan, ne plu obeas ordonojn, kaj ilia uzado jam ne estas ebla.

Hodiaux aperis tiom multe da difektitaj aparatoj, ke mi ecx liberan sekundon ne havis. Preskaux cxiuj en mia distrikto ne funkcias.

Kiam mi la duan fojon ekvidis la lumon, gxi jam estis sur horizonto; pli pala, sed pli vasta, gxi brakumis tutan cxirkauxvidon. La lumo estis blua, kun blanka auxreolo, suficxe hela por vespero.

Mi ekpensis pri aliuj homoj. Eble, ili ion scias?

Tamen, en la ”Komuna penso” neniu informo aperis, kaj la homoj mem ne povas ion ekscii, ili ja logxas en Domoj. Nur ni, kontrolistoj, rajtas pasxi surtere. Oni donas al ni specialan vestajxon, okulvitrojn... Tiel ni povas elteni la Terajn kondicxojn, tute ne tauxgajn normale por la homa vivo. Vi imagu, iu naskis la ideon, ke la Tero, Tero mem estis iam logxloko de homaro! Kun siaj ventoj, pluvoj, venenaj estajxoj kaj plantoj! Oni ne povas ja kelkajn pasxojn fari sur la Tero, sen kio onin ne vundu io dangxera. Kaj mikroboj, virusoj? Evidente, la tuta vivo de praa homo estis tiam batalo por la vivo; cxiun tagon, cxiun monaton li gajnis en senfina ludado kun morto. Kun natura morto, ni diru. La homo vivis kiel besto, kaj kiel besto li mortis.

Cxu eblas ecx komparo kun nia vivo, vivo digna, la sola inda La Homon? Fin-fine li akiris sian merititan pozicion en la mondo kaj forigis de si cxiujn fi-biologiajn trajtojn, plej grave la venon de l’ morto. Cxe ni oni mortas nur laux la ordonoj de l’ Mosxto!

Estas la bazo de civilizita vivo: laux reguloj vivi, laux reguloj morti.

Ecx neimageble: homo komencas ian laboron, kaj en mezo – motras. Nenio sekvas plu. Homoj vivis kiel senfortaj, sencelaj eroj de iu Brown’a movado; cxiu tago pusxis ilin tien, reen... Kun neordigitaj pensoj, neatendita morto – homo ne estis ja Homo! Nur ni, kun nia Mosxto...”

 

Subite la aero ektremis, la blua fulmo cxirkauxumis la Teron, kaj pro neeltenebla brilo la fermis la okulojn. Li ne malfermis ilin plu.

 

Matene super la Tero levigxis l’Suno.

Gxi prilumis forlasitajn Domojn, kaj kelkon da homoj, vestitaj en defendkostumoj. La homoj jxus forlasis la Domojn, kaj timeme, senkomprene cxirkauxrigardadis; en iliaj rigardoj brilis miro kaj disiluzio.

Tiuj homoj dum jardekoj batalis kontraux la Mosxto; ili, la plej elstaraj cerboj de la Tero, unuigxinte inventis la Ilon, tiun bluan energian kampon, kiu disfunkciigis la auxtomatojn de la Mosxto, senigis gxin de ilia apogo, de la bazo de ekzisto: nur homoj, sen auxtomatoj, estas ja senfortaj!

Kaj jen disvaporigxis la Mosxto, neniu plu kontrolos cxiutage niajn pensojn, ordonos al ni la farojn, pravigos la tutan nian vivon. Ni estas liberaj!

 

La tuta vivo haltis. La Domoj, inventajxo de la Mosxto, ne plu funkciis, kaj homoj pereis pro manko de la vivnecesajxoj, ili ne scipovis ja propramane liveri al si mangxajxojn kaj trinkajxojn. Cxion faris masxinoj, kaj sen ili la homoj estis senpovaj kaj senfortaj. Ili ne povis ecx spiri per Tera aero, la artefarita aero en Domoj estis por ili pli konvena...

La plimulto mortis en unuaj horoj, ecx ne pro manko de mangxo kaj aero – pro timo. Estis detruitaj cxiuj iliaj kutimoj, la tuta ordo de la vivo esris rompita. Neniu povas travivi pereon de sia mondo.

Nur kelkaj sagxuloj restis. Kaj nun ili senhelpe rigardis al la tiel soifita Libera Tero. Sen homoj, sen vivestajxoj jam, morta kaj fremda Tero kusxis antaux ili.

 

Ili donis al la homaro Liberon, Sendependon kaj Homajn Rajtojn!

 

Post kelka tempo tute neniigxis ruinoj de la Domoj, kaj en la kosmo restis nur – glata pura Tero, cxirkauxanta la Sunon.

                                                                                     1982.

 

Comments