ORIGINALA PROZO‎ > ‎

LA BELA ROZO

Oni donacis al mi superban rozon. Ĝi estis diafana kaj trembrilis kaj glimis per miloj da lumoj: ruĝaj, verdaj, violaj. Ravita pro ĝia beleco, mi tenere ĉirkaŭpolmis ĝin kaj kaŝis ĉe la sino, proksime al la koro.
Sed baldaŭ mi ekhavis tre strangan impreson, kvazaŭ io frida tuŝas mian bruston, kaj poste eksentis, ke malvarmaj fluoj kuras laŭ la korpo. Kun miro mi gapis – kaj trovis nur grandan malsekan makulon, kiu tiel malagrable incitis la haŭton. 
La rozo estis el glacio.
Comments