ORIGINALA PROZO‎ > ‎

2 pecoj

***

Reen, reen, sencxese reen volvigxis liaj pensoj.

En firma nepenetrebla skatolo de lia kranio flagris kaj eksplodis senelira morno.

Senelire staris li cxe la muro.

Post kelkaj minutoj oni mortigos lin.

Plena ondo de vivopovo subite superinundis lin.

Per falva flamo li soris supren, al la cxielo, al la suno.

Varmecon de la Suno eksentis li, kaj varma flav-rugxa makulo superversxis lin, dissolvis, diskorpuskuligis  en tiu varmega Suno, senlima mondo.

Post kelkaj minutoj li estis morta.

Kaj libera.

 

***

Li iris laux la ponto.

Maldika, griza, alta, li enpikigxis en la spacon – kaj subite falis malsupren, kvazaux senforte, kun pendantaj brakoj.

Sube kuregis auxtoj, senvocxaj kaj rapidaj.

Apude estis griza cxielo kaj griza spaco.

Cxielo proksimigxis.

Li iris rekte tien, al griza cxielo, dissolvigxante en gxi, mem griza kaj senespera; li kreis sian mondon, la mondo kreis lin, kaj ili ambaux dissolvigxis unu en la alia.

Nenio.

 

Lia korpo en blua cxemizo kaj gxinsoj kusxis inter auxtoj sur griza pavimo, el-sub la kapo makuligxis obskura flako.

Svarmis rugx-violaj auxtoj.

Ne plu estis griza mondo. Finigxis senespero.

La korpo de la Savinto de la mondo kusxis sur la griza pavimo sub la ponto. Bluis cxemizo. Rugxis auxtoj.

Comments