ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

VERDA KOLORO

VERDA KOLORO

 

Kolor’ de la vivo, kolor’ de l’ espero,

Kolor’ de l’ kreskajxoj, florantaj sur Tero,

Kolor’ de l’ arbaro, potenca kaj ombra,

Kolor’ de l’ herbaro humila, sennombra.

 

Kaj verda river’ en trankvila fluado,

Kaj maro tempesta kun ondoj el jado,

Kaj teraj donacoj – smerald’, malahxito –

La vivo jubilas sur Ter’ verdkovrita!

 

Sed sama koloro – la stel’ esperanta.

Do estu la stel’ nia cxiam vivanta!

La sama ideo – protekti naturon

Kaj homan spiritan protekti kulturon.

Sen ambaux ja ili la homo pereos,

Se novan rigardon al mondo ne kreos.

 

Sur nia planedo, komuna la domo,

Nur lingvo kunigas naturon kaj homon.

Gxi kreskas en koroj honestaj kaj puraj:

Ni kune protektos komunan naturon!

 

 

 

Comments