Tatjana AUDERSKAJA SONETO PRI KATO
Freneziĝas mondo senkompata, Ĉie stres’, malico kaj mizer’, La plimulto kruda kaj malsata, Luksa viv’ – nur por malgranda er’
De l’ homar’. Senĉese ĝi trompata Restas, kaj apenaŭ la esper’ Venas al animo malbeata, Kie regas zorgoj kaj koler’.
Sed estas viv’ alia apud hom’. Kiam revenas li al sia dom’, Azilo kontraŭ ajna sortobato,
Renkontas lin kun amo kaj fidel’ Amik’ sincera kun la vila fel’ – Fiera, nobla, eleganta KATO!
|
ORIGINALA POEZIO >