ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

Rok-opero

ROK-OPERO  PRI  ODESSA

 

1 AKTO

Elira ario de la Duko.

Kiam malfermigxas kurteno, li staras sur la scenejo en tradicia pozo kaj kantas (laux la melodio “I see the bloody distraction and elimination because of one man”)

-Mi vidas belan prosperon de l’ lingv’ Esperanto en urbo Odes’.

Mi havas fortan esperon, ke plenumigxos belega promes’,

Promes’, promes’, en urbo Odes’,

Ke kreskos movado en urbo Odes’!

 

Alkuras knabino, poste knabo.  

Knabino: Ho, kie trovi gxin? Neniu en Odessa scias, kie trovigxas Verdajxo! Ho, knabo, eble vi scias? Kie estas “Verdajxo” en Odessa?

Knabo: Verdajxo estas cxie en Odessa! En nia urbo tre multas arboj, (h)erboj, kaj orboj – ah, arbustoj... kaj bustoj... Ekzemple, la busto de Zamenhof; kaj multaj aliaj belaj bustoj (rigardas sxian buston).

Knabino: Ho, vi nenion komprenas! Mi sercxas Esperanto-klubon “Verdajxo”. Mi auxdis, ke ili organizas junularan ekspedicion al naturo, kaj mi volas aligxi. Mi tiel sxatas verdan naturon... veran naturon... viran naturon... veran viran naturon...

Knabo: Nu, tiam vi trafis vere. Mi estas el tiu klubo; kaj morgaux startos la ekspedicio. Interalie, kia estas via nomo?

Knabino: Mi estas Ina.

Knabo: Kaj mi estas Anton.

Knabino: Ah, mi tiel amas Esper-Anton!

 

Kantas kune (laux la melodio “La kri’”:

Rf. :   Al naturo – estas deziro de ni, de ni!

          Al la Dnestro – estas deziro de ni!

                                            Ni sxatas la verdan naturon,

                                            Nin ravas kantad’ de birdar’,

                                            Transiras ni la urbomuron,

                                            Sed kuras ni ne al la mar’!

Rf.

 

2 AKTO

Hxoro de “Verdajxo” (laux la melodio de “hxoro de apostoloj” el “Jesus Krist –superstar”)

                                            Ni en tendoj logxas sur la bordo,

                                            Kaj vekigxas ni kun la auxror’.

                                            Komendant’ severe vokas nin al ordo,

                                            Kaj pro ni disflugas birda hxor’...

 

Aperas la Komendanto.

Komendanto: Hej, 2 personoj por la akvo: remu al alia bordo kaj prenu el fonto; 2 personoj por lignajxo: grimpu al arboj kaj prenu po plenbrakoj; 2 personoj por aero: prenu po fosilo kaj elfosu fin-fine novan necesejan kavon!

Dejxorantoj – al kuirejo; cxiuj aliuj – al scienca ekskurso!

 

Aperas la Ekskursgvidanto, kantas (laux la melodio de “Eskadron” de Gazmanov), saltante kaj gestikulante:

                           La ekskurso al kana gxangal’,

                           Sekvu min, ho junuloj, sen tim’!

                          Ni trahakos la vojon en kana gxangal’,

                          Unusola nur restos viktim’ !

                          Sola dronos en marcxo viktim’!

 

La ekskurso por birda observ’!

Sekvu min, ho junuloj, sen tim’!

Ni surgrimpos la arbojn por birda observ’,

Unusola nur restos viktim’ !

Falos teren nur sola viktim’!

 

                          La ekskurso al stepa herbej’! 

                          Sekvu min, ho junuloj, sen tim’!

                          Ni kolektos la herbojn en stepa are’

                          Unusola nur restos viktim’ !

                          Pro varmeg’ svenos sola viktim’!

 

La ekskurso al delta marcxej’!

Sekvu min, ho junuloj, sen tim’!

Ni esploros hirudojn en delta marcxej’,

Unusola nur restos viktim’ !

Mortmordita hirude viktim’!

 

                           La ekskurso al kana gxangal’!

                           La ekskurso por birda observ’!

                           La ekskurso al stepa herbej’!

                           La ekskurso al delta marcxej’!

                           Sekvu min, ho junuloj, sen tim’!

 

Svingante papili-kaptujon, foriras sola.

 

3 AKTO

Vespere.

Cxiuj kune aux alterne:

-Tiu legomo estas frandajxo de gnomoj...

-Sur la flago de Nederlando orangxa strio simbolas protestantojn, verda – katolikojn; sed kion simbolas la blanka strio? – Tempo!

-En Parizo oni produktas parfumojn por hundoj – cxu vi kredas aux ne?

-Io ronda... Cxu kapo? Ne, abstrakta nocio... Nu, montru plu!

-Cxu vivanta? Cxu farita de homo?

-Estas kontakto!

Ina: Ne, vane mi venis cxi-tien! Ecx kontaktoj cxe ili estas intelektaj.

Godzila:Cxu vi volas alian kontakton? Nu, ni iru! (Kaptas sxin, levas, forportas).

                                  (Plena mallumo)

 

4 AKTO

Matena kunveno.

Ekspedici-gvidanto: Do, hieraux ni konstruis 0,2 da nesto por agloj; rompis 41 brancxon de la observa arbo kaj dum 4 horoj kalkulis 0,4 birdojn. Kaptis 47 hirudojn; el ili 43 kaptis Anton per siaj propraj femuroj. Aliro al nia cxampiono nur po unu, kaj kun retenita spiro. Li kusxas en la tendo 03.

Al hierauxaj dejxorantoj mi proklamas riprocxon: ja ne eblas fari vespermangxon nur el kondensita lakto!

Cxiuj kune: E-e-e-e-eblas!

Ekspedici-gvidanto: Kaj la ekskursoj hodiaux...

                                 (Plena mallumo)

 

5 AKTO

Ina: Adiaux, amikoj! Estis neforgeseblaj tagoj! Cxu ni forgesos tiujn belajn trilojn de kuloj nokte, tiujn dejxoradojn apud lignofajro, tiujn pizajn supojn kaj intelektajn ludojn?! Ne, mi neniam estis en tia ekspedicio!

Kantas (laux la melodio“Gxis revido, kara, ne forgesu min“):

                               Gxis revido, Dnestro, ne forgesu min!

                               Gxis revid’, Odeso, ne forgesu min!

                               Gxis revid’, „Verdajxo“, ne forgesu min-

                               Mi revenos por sekva tendar’!

Cxiuj kune:

                             Gxis revido, Dnestro, ne forgesu nin!

                             Ni eltenis cxion-cxion kun obstin’,

                             Ni felicxis sur viaj bordoj,

                             Dankon, Dnestro, ho dankon al vi!

 

FINO

Comments