Tatjana AUDERSKAJA REVOLUCIULO
Mi volas esti ŝtala plugilo Por traplugi tutan la Teron. Jen gitaro kun kolo Simila al la sol-kleo, Jen papilio bela, gracia kaj delikata, Jen trifolio svelta sur freŝa verda herbejo.
Ĉion ĉi mi traplugos, enmergos en teron nigran Kaj poste oni prisemos miajn faükantajn spurojn, Aspektajn kiel la vundoj sur la vizaĝ’ de la Tero, Larĝaj kaj nigraj vundoj kun disŝutantaj randoj. El ili elkreskos nova, mola kaj verda herbo, Sed ne plu restos la olda. Nenion oldan mi lasos! Nur nova gento donos feliĉon al la homaro!
Mi volas esti ŝtala plugilo Por traplugi tutan la Teron. Kaj poste iu prisemos Lasitajn de mi nigrajn spurojn.
|
ORIGINALA POEZIO >