Tatjana AUDERSKAJA ORA FIŜETO (fabelo el postsovetiaj tempoj)
Vivis avino kaj avo Apud la bordo de l’ maro. La avo estis fiŝisto. En iu tag’ sensukcese Fiŝkaptis li, fiŝkaptadis, Kaj nur en la fino de l’ tago Kaptis li oran fiŝeton. Ekpetis lin ora fiŝeto: “Forlasu min, kara avĉjo! Se vi permesos la fuĝon, Mi vian deziron plenumos, Kian ajn via kapo elpensos!” Kompatis lin bona fiŝisto Kaj forlasis al la maro senpage. Revenis li al sia hejmo Kaj rakontas pri l’ tagaj eventoj: “Hodiaŭ kaptis mi fiŝon, Ne simplan – la Oran Fiŝeton! Ŝi proponis plenumi dezirojn, Kiajn ajn mia kapo elpensos, Sed mi kompatis la povran, Ŝin forlasis al maro senpage”. Ekkoleris severa avino: “Stultulaĉo vi, sencerbulo! Kial vi ŝin forlasis senpage?! Iru, voku la Oran Fiŝeton, Kaj transdonu al ŝi mian peton: -Mi ne volas esti avino, Volas esti mi esperantistino!” Obeeme revenis la avo Al la bordo de Nigra maro Kaj vokas la Oran Fiŝeton: “Venu, treestimata Fiŝeto, Havas peton ja mia avinjo: Ŝi ne volas avino resti, Volas esti ŝi esperantistino”. Aperis el maltrankvilaj ondoj La Ora Fiŝeto kaj diras: “Malstreĉiĝu, revenu hejmen, Jam via deziro plenumiĝis”. Revenis la avo hejmen Kaj kion, imagu, li vidas?! Estas jam la avin’ esperantistino! Ŝi per voĉo malbona krias: “Mi ne volas esti esperantistino simpla, Deziras mi gitarludi Kaj kanti, kiel Nataŝa Berce!” Denove la av’ kompatinda Revenas al Nigra maro Kaj petas la Oran Fiŝeton: “Venu, treestimata Fiŝeto! Ne satiĝis ja mia avino, Ŝi ne volas esti simpla e-ino, Deziras ŝi gitarludi Kaj kanti, kiel Nataŝa Berce!” Respondis al li la Fiŝeto El nigraj ondoj de l’ maro: “Malstreĉiĝu, revenu hejmen, Jam via deziro plenumiĝis”. Sed kiam revenis li hejmen, Ekvidis teruran scenon: Plen-plena domo de gastoj, Ili fumas, manĝas kaj kantas, Kaj inter ili avin’ kun gitaro, Kun dika-dika kantaro, Kiu enhavas tricent mil kantojn. Ektremis la av’, ŝanceliĝis Kaj ekkuris li tuj al maro Vokante kun la tuta forto: “Venu, treestimata fiŝeto, Plenumu jam mian peton: Forprenu mian avinon, Proponu al ŝi EOLA’n, Ke ŝi tie ludu kaj kantu!” Svingis la voston fiŝeto Kaj respondis kun gaja rideto: “Malstreĉiĝu, revenu hejmen, Jam via deziro plenumiĝis.” Revenis la av’ – jen avino Lin batas per ambaŭ manoj: “De kie invitil’ nenormala, Ja ne estas sigelo stampita, Nur steletoj anstataŭ nomo: Ĉu mi venos al Rusio sen vizo?” Jen ambaŭ ili kuris al maro Kaj vokas la Oran Fiŝeton: “Venu, treestimata Fiŝeto, Kaj plenumu nian komunan peton: Lasu nin veturi al EOLA aux BET’o Sen invitil’, nek sigeloj, nek vizoj”. Nenion respondis fiŝeto Kaj plonĝis profunden en maro. Sed av’ kaj avino revenis Al sia Nigramara bordo. Jam ne estas ili esperantistoj Kaj ne revas plu pri tendaroj.
|
ORIGINALA POEZIO >