Tatjana AUDERSKAJA *** Ni similas al alia raso: Steloj ne por ni briletas sore, Ne por ni brakume, kor-al-kore, Trinkas paroj el kristala glaso.
Ruĝa tuko ne por ni sterniĝas Sur la griza lito de tenero, Kaj sur glata spaco de aero
Lante kaj senĉese ni moviĝas. |
ORIGINALA POEZIO >