ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

NATURA EVOLUO

Tatjana AUDERSKAJA

NATURA EVOLUO

 

                   2014

Nun neniu verkas poemojn kun ritm’ kaj rimo.

Nun neniu strebas al plej trafa kaj sole taŭga esprimo.

Nun neniu desegnas projektojn arkitekturajn permane:

Ĉiuj scias, ke fari tion estas elspezi la fortojn vane.

 

Nun neniu scipovas kalkuli sen komputilo.

Nun neniu sin sentas sekura, se en la poŝtelefon’ estingiĝis la pilo.

Nun neniu arogus, eĉ sub la influ’ de l’ impeto

Eldiri iun penson, kiu ne estus trovebla en Interreto.

 

Nun neniu kredas al siaj propraj okuloj:

Vero estas nur tio, kion diras al ni superuloj.

Nun neniu eĉ penas pensi memstare:

Per televid’ kaj Fejsbuk’ ni edukiĝas are.

 

                         2034

Nun neniu emas iri per propraj kruroj:

Restis en fia pasint’ tiuj turmentoj teruraj,

Kiam la tutan pezon de niaj korpoj plensangaj

Devis elteni nur la par’ de maldikaj stangoj.

 

Nun neniu emas manĝi laŭ propra gusto:

Ja per la disbranĉigita ret’ de l’ komuna provizo justa

Ĉiu ricevas porcion je la difinita horo

Rekte al buŝo, tepidan kaj kun la racie kalkulita nutriv-valoro.

 

Nun neniu scipovas legi – fi, kia atavismo!

Ĉe kvarcent kvindek unu de Fahrenheit’, jam delonge fariĝis la fum’ ajna rismo.

Restis nur la inform’, vid- kaj aŭdigata per retaj kanaloj,

Kaj ŝanĝata konstante, pro ajnaj okazoj eventualaj.

 

                       ***

Jen kion vidis mi, alveninta al Tero

Fortinbras’ el fora planedo: nur degenero.

Sed kie estas Hamlet’, la anim’ libera?

Mi ne renkontis lin, eĉ mortigitan. Restas l’ afer’ senespera.

 

 

 

 

Comments