ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

KRIMEAJ HEKSAMETROJ

KRIMEAJ  HEKSAMETROJ

 

Vidis mi montojn Krimeajn, la rokojn en verda ornamo,

Pinoj en suna jubil’ verdbrilis sur blua ondar’.

Maro senlima, senvoja trasternas la ondojn trankvilajn

Vaste al la malproksim’ diafana de la horizont’.

 

Preter patosaj rugxgrundaj rokaroj de la Karadago

Nagxis mi, vidis mi golfojn senhomajn en plena sunbril’.

Nure la rokoj, la maro, la suno kaj mi inter ili –

Jen pintopunkt’ de l’ felicx’, plenumo de cxiu dezir’.

 

Estis facila revoj’ surdekliva el la Nova Mondo,

Kavazaux piedoj min mem tiris al mond’ sen apog’.

Baldaux revenos mi al mia hejm’ sen kompat’ kaj espero;

Tie, en plena mallum’, brilos en mi rememor’.

 

 

Estis mi en atelier’ de l’ Pentristo en la Koktebelo;

Cxu en la sama domet’ ne logxis mi antaux centjar’?

Cxio konata al mi: jen libraro, jen farboj, skulptajxoj,

Lito, plenombra spegul’ kaj busto de la Taiah’.

 

Sunradiita aer’ plenplenigis la cxambron malgrandan,

Tamen senliman – ja ni vidas kunligon de l’ temp’.

Tra tiuj libroj la cxen’ etendigxas gxis la antikveco;

Antauxlasta cxener’ estas l’ Pentrist’, lasta – mi.

 

Poste mi tiel libere nagxadis cxe la Karadago,

Jen kunfandigx’ kun natur’, dissolvo en plena kviet’.

Min ne dangxeros la viv’ dum almenaux la jaro proksima; -

Baptis min cxe Karadag’ ondoj sunvarmaj de l’mar’.

Comments