ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

kozliki

SERIO  DE  PARODIOJ

en la stilo de famaj rusaj poetoj

al infana popola kanteto

“GRIZA  KAPRETO”

 

Kvazax ruĝa fadeno trairas la mondan literaturon korŝira historio pri la griza kapreto.

          La originalo:

Vivis ĉe olda dam’ griza kapreto,

Du-tri, du-tri, griza kapreto. (2 foje)

 

Amis treege lin kara avino,

Du-tri, du-tri, bona avino. (2 f)

 

Foje forkuris li al la arbaro,

Du-tri, du-tri, nigra arbaro. (2 f)

 

Tie formanĝis lin griza luparo,

Du-tri, du-tri, kruela luparo. (2 f)

 

Kaj restis por la avin’ hufoj kaj kornoj,

Jen do, jen do, hufoj kaj kornoj. (2 f)

 

Lia tragika sorto dum longaj jaroj elvokis la inspiron de multaj eminentaj aŭtoroj.

 

          Jen kiel rakontus la saman historion rusa ekstravaganta

 poeto-modernisto  Igor Severjanin:

Oldulin’-sorĉistino

Pro la ama inklino

Flirtis en reva sento kiel kordo en vent’.

Kapro juna kaj griza

Kun ĉarmeco Pariza

Ludis skercon amoran por animo en tent’.

 

Sur herbejo aĵura

Ortagmezo purpura.

Tiel lace-langvore gapas li al arbar’...

Kiel bone sen vorto

Sin fordoni al sorto

Kaj atendi surprizon en silento, sen far’.

 

Ho, adori la lupon,

El si fari la supon

Por plenigi la beston per ekstaza pasi’.

Kaj al sorĉistulino

Kun sinistra inklino

Impozante donaci ŝikan kornon de si!

 

   

 

 

 

 

 

      Kaj jen tute alia poeto, tenera kaj langvora Aleksandr Vertinskij:

Kien foriris vi, ho griza, ho kapreto,

Kun sonoril’ sur kol’, rubando sur la korn’?

Sopiras la ĝarden’, kaj ploras virineto

Pro la mortinta am’, kaj pro venonta morn’.

 

En lasta trista hor’ mi vidis vin proksime,

Al nigr’arbar’ vi strebis en kabriolet’,

Kaj poste falis vi sub lupa pez’ senlime,

Lasinte kornojn nur al povra virinet’.

        

  Jen kruda kaj morne ironia Saŝa Ĉornij:

Ŝiris harojn pro griza kapraĉ’ oldulino...

(Ploru, ploru, formanĝu vin lupoj!).

Ŝi lamentis pro sia severa destino

Kaj karesis (tfu!) kornajn hufojn.

 

Kial preterrigardis vi, kap’ sen cerbo?

Ja forkuris via trezoro.

Kaj kuŝas en arbaro sur herbo

Ostoj de kapro, kiu kredis je boneco de lupa moro.

 

Amegis, fordonis la lastan paneron,

Sed lupoj – ne kokinoj!

Ili lasis al avino sur sanga tero

Nur hufojn kaj kornojn. Jen fino.

 

      Kaj nun – tri poetoj de la mezo de XXa jarcento. Jen ĉiam aktuala

 Eŭgenij Evtuŝenko:

Jen kio en la viv’ okazis:

La kapro griza min forlasis,

Sed vizitadas min en van’

La vulpo rufa, verda ran’...

 

La kapro mia kun aliuj

Vagadas en arbar’, ne tiuj

Kiujn bezonas li en kor’.

Ni ambaŭ ploras en la ĥor’.

 

La lupo per brakum’ tenera

Lin logis al arbar’ danĝera,

Kaj mi en malespera sent’

Brakumas triste kun serpent’...

 

Jen restis hufoj nur kaj kornoj

De mia am’ en tagoj mornaj.

Ho IU, venu por alvok’,

Min savu de l’ fremdul’ minaca

Kaj kun anim’ de l’ kapro paca

Min ligu en beata lok’.

 

 

 

 

 

      Jen profundsenta Andrej Voznesenskij:

En aŭroro mi vekos la kapron,

Li foriros al nigra arbaro,

Kaj sopire mi klinos la kapon, -

Dio nin ne kunigis en paro.

 

Mi senŝua al sojlo foriros

Lastrigardi al griza, kornhava.

“Bonan vojon” al li mi deziros,

Kvankam ĉeas jam son’ de malsavo.

 

Du ĉerizoj enlarme dronitaj –

Kuŝas kornoj kaj hufoj sur herbo.

Mi sur ter’ vin revidos neniam,

Sed pri vi ne forgesos la cerbo!

 

       Kaj jen patosa Robert Roxdestvenskij:

Tio estis. Forgesis – kiam.

Nure gravas, ke o-kazis.

Kapron oni forŝtelis mian

Dum mi propran vizaĝon razis.

 

Mi animon disŝiris floke,

Mi ne kredas al mens’ klara:

Al densej’ de l’ arbar’ loka

Forlogita kapret’ kara.

 

Griza lupo, muzel’ turpa,

Lin devoris kun ĝu’ mava.

Jen ĉi tiel okazis murdo,

Ĉar forestis la man’ sava.

 

Pendas Lun’ kiel lupa dento,

En horor’ mi entiras kapon.

Ĉu en la trideka jarcento

Lupoj ankaŭ mortigos kaprojn?!

 

                                  Verkis tre antaŭlonge T. Auderskaja

 

Comments