ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

KANTOJ de MALGRANDA HOMO el MALGRANDA EUXROPO

KANTOJ de MALGRANDA HOMO el MALGRANDA EUXROPO

 

1

Mi estas malgranda homo el malgranda Euxropo.

Mi logxas en malgranda, tamen ja propra domo,

Havas mi malgrandan salajron kaj familion grandan,

Kaj pro tiuj kialoj mi bone scipovas kalkuli:

Kiom kostas studado en la Universitato,

Kiom kostas mangxado, kiom – privata lernejo,

Kiom da mono restis sur mia konto en banko

Post la acxeto de nova, tre bezonata auxto;

Mi ja ne povas veturi al oficejo mia

Per tiu malnovigxinta, de pasintjara modelo:

Mi perdos mian prestigxon, oni min ne konfidos

Kaj ne plialtigos salajron, tiam el kio mi pagos

Krediton pro nova modelo de luksa polvosucxilo?

 

Mi estas malgranda homo el malgranda Euxropo,

Mi havas malgrandajn zorgojn en mia malgranda mondo.

Sed kiam fremdaj misiloj al nia lim’ proksimigxis,

Farigxis glacie malvarma mia komforta hejmo

Kaj ne plu protektas muroj kontraux neuxtrona morto,

Kaj miaj malgrandaj zorgoj farigxis unu grandega,

Unu grandega, komuna por cxiuj logxantoj de l’ Tero:

Konservi nian planedon vivanta kaj verde-blua,

Konvena por cxies vivo, por ia ajn vivo sur tero.

Ne estos plu rusoj, francoj, nigruloj aux usonanoj –

Restos nur unu homaro, racia gento sur Tero,

Krono de la kreajxo, ne gxia pereiginto.

 

 

2

Nin informas gazetoj:

Hodiaux pereis tiom da,

Murditaj, pafitaj – tiom da,

Pendumigitaj – tiom da!

Kion ankoraux vi volas?

Suficxe, haltu, jam bolas

La Tero pro sang-inundo

Kaj skuas sin gxis profundo:

Anstataux la lando – vundo

Sur la vizagx’ de la Tero,

Anstataux prospero –

Mizero,

Kaj glata sxtata malvero;

Jen gloras denove poetoj

La heroajxon militan

Kun nobla celo faritan:

Honestan kaj senprofitan

Apogon al sxtatoj etaj,

Tamen eksplodi pretaj

Kun tuta nia planedo,

De l’ Homo freneza predo.

Mi timas, mi krias pro timo,

Ne volas mi esti viktimo;

Sed malgraux pregxoj kaj petoj

Plukreskas rugxa makulo

De la tutplaneda brulo,

Gxi estas jam en proksimo.

Nin savos neniu sagxulo,

Nin savos nur kontrauxstaro

Persista al la registaro.

Se strebas gxi al milito,

Se por gxi milito –

Profito,

Do nia respondo – nur spito.

Vivaj – ni volas vivi!

Mortu – milita morto!

Estu – hom-inda sorto!

 

3

Baldaux mi foriros el tiu kagx’,

La cxagren’ inundas en mia sin’.

La mond’ ne havas almenaux guton da sagx’;

Mi ne sxatas kaj ne agnoskas gxin.

 

La patrino rakontis pri blua land’,

Kie sonas kantoj de birda hxor’…

Kiel reprezentant’ de l’ dangxera band’

Estos mi mortpafita post unu hor’.

 

Vivi – estas sukcesi unua al gorgx’

Enkrocxigxi kaj poste sin savi per fugx’.

Vivi estas mensogi. Perfidi. Forges’

Kaj obe’ al pli fortaj – jen estas la legx’.

 

Vipas politikistoj per fajfa skurgx’,

Kontraux volo mi krias kun cxies kri’.

Stop! Mi plu ne obeos. Ektremu, burgx’!

Via rolo finigxis en Histori’.

 

Ni mortigis garantiulojn. En plena aviadil’

Ni eksplodis bombojn, vengxante al mond’ de sinistr’.

Estis de ni forrabita la cxefministr’

Kaj prezident’ pafita en propra auxtomobil’.

 

Gxuis ni potencon super la pita ar’,

Igis nin fortaj kaj bravaj ilia tim’.

Kiam subite trafis nin policikomisar’,

Por moment’ mi embarasigxis – kaj restis la sola viktim’.

 

Jes, mi estas malforta. L’ potencoj potencos plu.

En maljusta mondo ankoraux unu maljust’.

Jam neniam min malsekigos la pluv’,

Eble nur sango el kelkaj truetoj en brust’.

 

Mi malkredis la mondon. La mondo mensogis min;

Entute – remio. Havus mi deknaux en juni’.

Nur mi volas, ke al neniu pli la patrin’

Rakontu pri blua mondo, damnita, neebla por ni.

 

 

 

Comments