ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

KANTO de NEEŬROPA HOMO de XXI jc

Tatjana AUDERSKAJA

KANTO de NEEŬROPA HOMO de XXI jc

 

Ho, Eŭropo!

En XV jc vi bruligis viajn sorĉistinojn en la fajroj surplace.  Mezepoko…

 

En XX jc vi bruligis viajn civitanojn de ajna sekso kaj aĝo en la fornegoj.  Progreso!

 

En XXI jc vi bruligas pneŭojn en la fajroj surplace.  Degenero.

 

Ho ve, Eŭropo, Eŭropo!

Kien vi ruliĝas tiel senbride, kiel brulantaj pneŭoj? Kio atendas vin fine de deklivo?

 

Neniu respondas.

 

Comments