ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

Kanto de ne-euxropa homo de XXI jc

KANTO de NEEUXROPA HOMO de XXI jc

 

Ho, Euxropo!

En XV jc vi bruligis viajn sorcxistinojn en la fajroj surplace.  Mezepoko…

 

En XX jc vi bruligis viajn civitanojn de ajna sekso kaj agxo en la fornegoj.  Progreso!

 

En XXI jc vi bruligas pneuxojn en la fajroj surplace.  Degenero.

 

Ho ve, Euxropo, Euxropo!

Kien vi ruligxas tiel senbride, kiel brulantaj pneuxoj? Kio atendas vin fine de deklivo?

 

Neniu respondas.

 

Comments