Tatjana AUDERSKAJA INFANAJ POEMETOJ
Sur nia abieto En granda ora nuks‘ Sidadis en kvieto La gnomo sen haluks‘.
Li iam kruron ŝovis En fendon inter ŝel‘; Subite vent‘ ekblovis, La nukson rude movis – Fatalis la ŝancel‘!
De tiam nia gnomo El sia bela domo Ne iras por promen‘: Li sidas kaj kantadas, Fabelojn rakontadas Al pigo kaj ermen‘.
El tiuj ĉi fabeloj Jen estas la plej belaj:
ABIETO
En la val‘ abio staris, Olda estis ĝi kaj knaris... Kun hakilo venis hom‘... Jen abio en la dom Lumas ornamita, ĝoja Por Anton‘ kaj lia Zoja.
* * * Mornas ŝtormo per murmur’: Mor-mor-mor, mur-mur-mur.
Nun nin savos nur la kur’; Mor-mor-mor, mur-mur-mur.
Ondoj glitas laŭ la spur’ Kvazaŭ katoj en la kur’, Persekutas en konkur’ Nin per langoj el velur’…
Malsekiĝos ni ĝisoste Kaj revenos hejmen poste. Panjo diros: “En futur’
Vi al maro – ne mur-mur!” |
ORIGINALA POEZIO >