ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

Dissxiras la terglobon sxtata lim’

Tatjana Auderskaja

 

***

Dissxiras la terglobon sxtata lim’,

Disigas homojn la lingvar’ abunda.

El nekompreno igxas honta tim’,

Aroge regas la malam’ profunda.

 

La antauxbabilona Paradiz’

Reveni povas, se ni nur deziros.

Kaj preterpasos nin terura kriz’,

Se ni al la frateco kune iros.

 

Ligigxas cxiuj kontinentoj

Per cxen’ de l’ homoj laboremaj.

Boncelas la eksperimentoj

De esperantoj bonfaremaj.

 

Similas al matematik’

La lingv’, por cxiu unusola.

Gxi kiel Sun’, sen artifik’,

Al cxiu estas benevola.

 

Jam tempas limojn pereigi,

Kaj kun la kant’ popolojn ligi!

Kiel cxielon la Atlantoj,

Terglobon tenos Esperantoj!

 

 

Comments