ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

cxiuj esperoj...

               ***

Cxiuj esperoj – je splitoj ek!

Kaj kvazaux al rubujo – al plena forges’!

Plu ne estis aspiro, kaj vervo nek,

Kaj cxie atendis nur malsukces’!

 

Al mi cxi-jare cxiuj vojoj – retr’!

Sur cxiuj staras minaca fortres’

Aux etendigxas pik-dorna vepr’

Kaj cxie atendas min malsukces’.

 

Vane strebis mi al trankvila lok’,

De cxiuj flankoj – morda agres’.

Jam mi senhelpas pro sufok’,

Ja cxie atendas nur malsukces’.

 

Vanas cedo kaj vanas rezist’,

Ne plenumigxas ajna promes’.

Ripetigxas la samo kun morna persist’:

Denove hodiaux trafis min malsukces’.

 

Mi estas senpova kun vi, destin’!

Sed malgraux via konstanta opres’,

Mi gxojas denove oponi vin:

Ne, nur hodiaux trafis min malsukces’!

Comments