Tatjana AUDERSKAJA * * * Ĉiuj esperoj – je splitoj ek! Kaj kvazaŭ al rubujo – al plena forges’! Plu ne estis aspiro, kaj vervo nek, Kaj ĉie atendis nur malsukces’!
Al mi ĉi-jare ĉiuj vojoj – retr’! Sur ĉiuj staras minaca fortres’ Aŭ etendiĝas pik-dorna vepr’ Kaj ĉie atendas min malsukces’.
Vane strebis mi al trankvila lok’, De ĉiuj flankoj – morda agres’. Jam mi senhelpas pro sufok’, Ja ĉie atendas nur malsukces’.
Vanas cedo kaj vanas rezist’, Ne plenumiĝas ajna promes’. Ripetiĝas la samo kun morna persist’: Denove hodiaŭ trafis min malsukces’.
Mi estas senpova kontraŭ vi, destin’! Sed malgraŭ via konstanta opres’, Mi ĝojas denove oponi vin:
Ne, nur hodiaŭ trafis min malsukces’! |
ORIGINALA POEZIO >