ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

ЧАСТУШКИ (POPOLAJ STROFETOJ)

Tatjana AUDERSKAJA

ЧАСТУШКИ (POPOLAJ STROFETOJ)


Oj, malsan’ terura venis,

Mi pro timo tuj eksvenis!

Oj, terura malsaneg’ ---

Ĉiuj tuj al ĉerkoj ek!


Vi ne restu sen vakcino,

Ĉar sen ĝi alvenos fino

Al labor’ kaj al ripoz’.

Agu laù l’ordon’ de VOZ!


Sekvu vortojn de la mastroj

Por ne trafu vin disastroj!

Gardu lingvon de patruj’,

Ĉar aliel velkos ‘uj’!


Kantas ni en nia rondo

En freneza nia mondo.

Rido nepre savos nin,

Estas justa la destin’!


30 de januaro, 2021