ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

Avoj venkis...

Avoj venkis...


 Avoj venkis. Kaj ni nur konsumis venkaĵon.

Kio restis? Ĉu restis ja io por ni?

Ĉu ne mem ni surtretis kun rido la braĝon

Por alvenu kun morn’ kaj mallum’ agoni’?

 

Ĉu ne mem ni estingis la torĉon de gloro?

Ĉu ne kaŭris en hont’ antaŭ eksa venkit’?

Do akceptu la signojn de la malhonoro:

En la vivo mizera – mizera spirit’. 

Comments