ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

Ankoraux foras vintr’…

***

Ankoraux foras vintr’…

Sed nubo plumbe griza

Alflugas al senstela firmament’,

Kaj nin, anstataux tusx-tenero briza,

Severe pelas akra norda vent’.

 

Ankoraux foras vintr’,

Sed jam animon premas

Malhel-blueco de vespera hor’,

Kaj pli mallauxtas la birda hxor’,

Sed nokte pli auxdeble arboj tremas,

En vintra lingvo nudaj brancxoj gxemas,

Dum vento ilin kisas kun angor’.

 

Ankoraux foras vintr’.

Sed dum la suno brilas,

Dum povas spiri ni kaj kanti en plenfort’,

En nia kant’ la sun’ kaj viv’ jubilos

Kaj spitos al la mort’!

Comments