ORIGINALA POEZIO‎ > ‎

AL LA MONUMENTO DE L. ZAMENHOF EN ODESSA

 

Tatjana AUDERSKAJA

AL LA MONUMENTO DE L. ZAMENHOF EN ODESSA

 

Arde laboris skulptist’ por vidigi animon de l’ viro,

Kiu donacis al ni lingvon komunan por Ter’.

Ankaŭ l’ anim’ de l’ skulptist’ al la sama ideo impetis,

Ambaŭ strebis al cel’ nobla de l’ interkonsent’.

 

Vi, kiu staras en kort’ antaŭ l’ busto de l’ homo sublima,

Venis vi kiel turist’, kiu gapas al la vidindaĵ’?

Aŭ eĉ aŭdis vi ion pri l’ homo kaj faro?

Sed ĉu vi mem agis sincere por bon’?

Flagris en via anim’ flamo de l’ am’ al homaro?

Faris vi ion por Hom’, sincere kaj sen memador’?

Se ne okazis por vi tia ŝanco en vivo sencela,

Vin ne koncernu l’ afer’ kaj strebado al monda fratec’.

 

Staras modeste en kort’ monumento malnova,

Restas la revo pri l’ voj’, sed la vojon forviŝas la temp’...

Iru, turisto, rigardi al la vidindaĵoj!

Estas montrita la voj’. Sed la vojo ne estas por vi.

Comments