Tatjana AUDERSKAJA AL LA JUBILEO DE LUDMILA NOVIKOVA
La majstro brila, senriproĉa, Ŝi kreas rimojn kun rapid’ Ne per la ŝvitlabor’ pioĉa, Sed elegante, kun la rid’.
La tuta viv’ en poezio, Poemoj ŝprucas el la kor’. Ŝi kiel bela papilio Alportas ĉarmon de la flor’,
Sed same kiel ĉe abelo Aperas ankaŭ la mielo: Belec’ kaj rav’ de fantazi’ El la ĝarden’ de poezi’,
Ĝarden’ abunda, multkolora, Kreita de l’ talento ora De nia jubileantin’. Pro ĝi ni dankas, Lunjo, vin!
|
ORIGINALA POEZIO >