Tatjana AUDERSKAJA Al KONATA PENTRISTO
Pentristo apud fenestro, Pentrestro apud montrilo Rigardas per longa rigardo Al Primorskij bulvardo
Kaj vidas arbedojn florajn, Teatrajn kupolojn glorajn, Blankantajn ŝipojn en maro, Grizplatojn de la Ŝtuparo,
Kaj super ĉio, senlima, Penetris lian animon Klara ĉiela blueco – Amika mesaĝ’ de Odeso.
Magistro kaj grandmaestro, L’Pentristo, de la fenestro Foriras al pentrostablo Kaj el tuta sia kapablo
Komencas pentri portreton De sia propra persono, Ĉar sole ĝin li ne vidis En ĉirkaŭanta mondo.
|
ORIGINALA POEZIO >