ESEOJ‎ > ‎

Fiodora demokratio


En la ĉefurbon kunvenas dekmiloj da personoj. Miloj staras sur la ĉefa placo de Kijivo dum
multaj tagoj, jam 2 semajnojn!
Ili protektas demokration. Tre bona afero, certe. Sed, pardonu, en malvarmo homo pli ofte emas
al necesejo. Tiuj miloj de „gastoj de la ĉefurbo” , kiuj konsolidiĝis sur la Sendependeca Placo,
ne povas viziti necesejon tuj kiam necesas: dum oni trapenetras el la centro de la tumulto ĝis la
celo, ne malpli ol duonhoro pasos...
Kaj unusola banejo sur Mihajlovskaja, 22, ne sufiĉas por dekmiloj de malpuraj manifestantoj.
Sed veturi al pli foraj – perdi sian lokon sur la placo: kiu demokration defendos, dum ni nin
banos kaj ĝuiĝos? Kaj pagas oni por la tuta tago, ne por duono...
Do pli kaj pli fiodoras demokratio sur la stratoj de iam belega urbo Kijivo.