Pri lingvo poezia

Amuza estas la diskuto inter Anna Lowenstein kaj legantoj de “Esperanto”pri “poezia stilo” en Esperanto. Kiel oni atendis, “simplaj esperantistoj” subtenis A.L., sed “korifeoj de Esperanta literaturo” lauxeble moke oponis sxin.

Sed la tubero en la afero estas, ke la diskuto havas alian dimension, rimarkitan nek de la komencinto de la temo, nek de sxiaj kontrauxantoj.

Ja la kialo de neologismemo ofte kusxas ne en iu speciala strebo al elita, specifa lingvajxo, sed en ... simpla pigreco kaj foresto de logika pensado. Por kio perforti sian menson, eltrovante kaj inventante Esperantajn vortojn, kiam tiel facilas simple preni la jam ekzistantajn vortojn el iu nacia lingvo! Tio povas esti absoluta sinonimo (tiam al la  nova vorto oni insiste atribuas pure poezian econ, ekz., printempo – primavero). Aux, en plej multaj kazoj, tio estas “malmala” vorto, pri kies ekzistokauxzoj oni jam skribis kaj parolis multe.

Sed cxu poezio en Esperanto estas des pli bona, ju pli strikte gxi sekvas la euxropajn ekzemplojn? Cxu konataj vortoj, ecx en Esperanta kadro, tiel gxojigas la animojn de euxropaj legantoj? Aux tiuj vortoj simple rolas kiel “insuloj de sekureco” en la obskura maro de fremda lingvo, kie la radikoj eble estas kompreneblaj, sed multaj vortoj – ne, gxuste pro ilia tipe Esperanta kunmetita formo. Ja oni devas PENSI  por kompreni ilin! Kaj tiu afero estas absolute nekutima kaj neagrabla por plimulto da homoj, kaj inter ili – ho ve! – ankaux por plimulto da esperantistoj.

Kiam mi instruis Esperanton, mi ripetadis al miaj gelernantoj: “Esperanto estas krea lingvo, kaj VI kreas gxin! Uzante la lingvon, vi konstante kreas novajn vortojn, novajn nociojn. Kaj ne gravas, ke preskaux cxiuj viaj kreajxoj jam estas envortigitaj kaj uzitaj en cxiutaga lingvajxo. Tio signifas nur, ke vi havas saman krekapablon, kiel multaj homoj antaux vi, ke la homaro vere povas havi komunan lingvon. Kaj la mem uzado de la lingvo estas konstanta kreado, cxar kiam vi komprenas signifon de kunmetita vorto, vi sekvas la vojon de tiu, kiu kreis gxin, kaj tiamaniere kunkreas”.

Sed apenaux ekzistas tereno pli fremda kaj fortimiga por “simpluloj”, ol libera pensado, krea potenco de la menso.

Fakte, nia lingvo havas senlimajn esprimeblecojn por esprimi ne nur sentojn kaj emociojn, sed ankaux nociojn kaj pensojn. Laux la hipotezo de Sapir-Whorf, la lingvo determinas la “mondon”, en kiu vivas la parolanta persono. Do, uzante Esperanton, ni povas krei apartan mondon, foje konstruitan tute alie, kiam ni uzas nekutimajn radik- kaj vortkunmetojn. Per Esperanto ni povas esprimi tion, kio ne eblas en “normala” etna lingvo. Kiel mi komprenas, gxuste tio estas tasko de poezio: krei novan mondon, cxu ne?

“Cxiu poeto, verkisto estas aparta mondo” – jam trivita eldiro, kiun oni aplikas jen al Sxekspiro, jen al Servantes, jen al aliuj gigantoj de literaturo. Sed kio malfacilas en la etna lingvo, estas nekompareble pli simple atingebla en Esperanto; ja se ajnan etnan lingvon ni povas kompari kun vastega grunda vojo, betonogita per milionoj da spuroj de pasxintaj sur gxi, tiam Esperanto similas al vasta stepo, kovrita per pura blanka negxo, sur kiu jen kaj jen videblas cxenetoj da spuroj: de Auld, Kaloczay, Mihxalski, De Kock.

Ili kunkreis nian mondon, nian lingvon. Sed kiom da spaco por kreado restis! Estu ankaux ni kreantoj, sed ne konsumantoj!

Comments