Pri izomorfismo

PRI  IZOMORFIZMO

 

La lingvo Esperanto estis kreita en la jaro 1887.

Nu, kia banalajxo, dirus vi. Kiu do tion ne scias?

    Sed ne tiel simple cxio statas.

La kreinto, ordinara pol-rusia kuracisto, neniam ecx suspektinta pri la struktura lingvoscienco, semantiko, aplikaj lingvaj modeloj ktp, elpensis antaux 120 jaroj la skemon, kongruantan laux iuj detaloj kun unu el la plej interesaj kaj perspektivaj modeloj de la moderna lingvoscienco.

Temas pri la t.n. aplika modelo de universala lingvo, proponita de eminenta usona sciencisto S. Sxaumjan.

La modelo entenas, interalie, la samajn erojn kiel la sistemo de la lingvo, inventita de Zamenhof: la sxangxilojn de substantivoj kaj verboj, transformantajn ilin en aliajn multnombrajn vortojn, sam- aux alispecajn.

Ekzemple, en la sistemo de Sxaumjan:

         INSTRUMENTIVO – la sxangxilo de verbo al ilo –

                  kongruas kun Esperanta sufikso –IL-

                            (haki-hakilo)

 

        LOKATIVO – la sxangxilo de verbo al loko –

                                                 sufikso –EJ-

                            (dormi-dormejo)

 

       DIMINUTIVO – malgrandigilo –

                                        Sufikso –ET-

                           (Domo-dometo) ktp.

 

La kvanto de tiaspecaj sxangxileroj, koincidantaj kun Esperantaj sufiksoj, atingas en tiu sistemo proksimume 15.

Kompreneble, krom tiuj, la sistemo de Sxaumjan entenas ampleksan kaj vastajn aparaton de aliuj igiloj kaj reiloj, transformantajn vortojn, kaj la menciita sxangxilaro estas nur unu el multnombra ilaro de Sxaumjan’es sistemo, multeflanka kaj enumanta cxiujn aspektojn de gramatiko, ecx ne uzatajn en Esperanto.

La sistemo havas grandan signifon por la tuta lingvoscienco: gxi estas provo unuigi cxion komunan en diversaj lingvoj de la mondo kaj esprimi tion per klaraj, koncizaj legxoj, evidentigante la strukturon, tauxgan por cxiuj lingvoj – la t.n. gramatikon de ”genotipa lingvo”.

La genotipa lingvo, laux Sxaumjan, estas universala semiotika sistemo, abstrakta skemo, respegulanta plej gravajn ecojn de cxiuj lingvoj de la mondo.

Estas atentinde, ke Sxaumjan en sia libro tre detale pristudas la problemon de lingva realeco. Li diras: ”La genotipa lingvo ekzistas objektive, sed gxi ne estas donita al ni per rekta observo”. Alidire, gxi ekzistas nur ece, tamen ne ekzistas substrato por tiel abstrakta kaj ”netusxebla” substanco kiel genotipa lingvo.

Tiel diras la auxtoro. ”La naciaj lingvoj estas nur projekcioj de universala lingvo”, - asertas li.

 

Tamen, cxu ne povas ekzisti unu lingvo, kiu posedus karakterizajn trajtojn de tutmonda lingvaro, sed evoluus laux siaj propraj legxoj?

Ni povas vidi, ke Esperanto suficxe bone kongruas kun la postuloj de Sxaumjan’es sistemo: ke la gramatiko de Esperanto  estas tre simpla kaj tute tauxga por cxiu popolo kaj lando.

Jam multajn jarojn ekzistas Esperanto, kaj dume gxi ne disfalis je multspecaj dialektoj: ne ekzistas ja Esperanto hungara, aux itala, aux rusa, vjetnama, cxina. Homoj de cxiuj popoloj, malgraux sia etna diverseco, skribas kaj parolas la unusaman, solan Esperanton!

Cxu ne pruvas tio, ke reguloj de Esperanto kongruas kun fundamentaj reguloj de komuna konscio de homoj; ke tiuj reguloj estas bonakceptitaj de cxiuj, cxar ili konvenas al cxiuj? Cxu ne gxuste tion ni subkomprenas sub la nomo de ”Universala”, ”Monda” lingvo?

La lingvo de Sxaumjan havas specialan vortordon, tre ”strangan” por ni sintakson, komplikan por la unua rigardo, - sed ankaux gxi esprimas nociojn, kiuj estas komunaj al lingva konscio de la tuta homaro.

En la unuaj pagxoj de sia libro Sxaumjan enkondukas koncepton pri ”struktura identeco”, aux IZOMORFIZMO. Gxi signifas la plej profundan similecon inter ekstere tute diversaj ajxoj. Kiel ekzemplo, al ni estas proponitaj fizikaj osciloj: la mekanikaj, akustikaj, elektromagnetaj, fiziologiaj osciloj havas diversajn substratojn, diversajn aspektojn, sed la saman naturon, esprimeblan en matematikaj ekvacioj.

Do, cxu ni ne rajtas aserti, ke la sama identeco ekzistas por la du lingvoj pritraktitaj, por la ”genotipa lingvo” kaj Esperanto?

Se tiamaniere okazos, tio donos al ni rajton deklari, ke Esperanto estas ne nur frukto de genia inspiro, kiu bonvenis iam al la Majstro. Gxi estas ankaux science argumentita malkovro pri esencaj legxoj de la lingvo gxenerale.

La malkovro estis dekomence absolute praktika, empiria, preskaux hazarda, - kaj nur poste gxi ricevis sciencan bazon, venintan el tute neatendita fonto.

Tio rememorigas al ni la eltrovon de Mendel, kiu malkovris la fundamentajn legxojn de heredeco cxe biologiaj estajxoj, simple kreskigante pizojn en la gxardeneto de sia monahxejo, kaj ecx ne imaginte, kiajn  gravajn fruktojn alportos tiuj pizetoj.

Aux la malkovron de Mendeleev, kiu konstruis sian genian elementtabelon senrezerve praktike, surbaze de atompezoj; kaj nur poste oni ekkomprenis kaj pruvis gxian esencan verecon, esplorinte elektronajn tavolojn de atomo.

La tri plejegaj malkovroj de nuntempo – ekkompreno pri la legxoj de evoluanta vivnaturo, de neorganika materio kaj de la lingvo – estis faritaj dekomence praktike, se tiel diri, perpalpe, kaj iomtempe ili ekzistadis simple kiel hipotezoj bonfunkciantaj kaj oportune uzeblaj, gxis kiam oni metis sub ilin teorian bazon, pruvinte ke ili efektive estas la esencaj regularoj.

Verdire, nur du malkovroj jam estas surbazigitaj; la tria gxis nun ne estas ankoraux science argumentita.

Tamen, cxu ne venis jam la tempo por tio?

Cxu ne statas la afero tiel, ke Esperanto kiel komunikilo estas, malgraux sia estiminda agxo, la plej lasta kaj plej urgxe bezonata pasxo de la lingva evoluo?

 

Subpages (1): Pri lingvo poezia
Comments