Kiamaniere kreskigi klubon?

KIAMANIERE  KRESKIGI  KLUBON

 

Por tiuj, kiuj amas cxion verdan kaj vivantan, klubo estas la plej natura kaj ofta formo de kunvivado. Kaj la klubon mem oni facile povas percepti kiel ion vivantan: gxi embriigxas (ne ebriigxas!), gxermas, naskigxas, kreskas, floras kaj velkas, falas forhakita aux putras starante, seke elstaras aux kusxas trunke, sed post la sukcesa vivo el kreitaj de li semoj elkreskas novaj klub(id)oj. Reproduktigxas kluboj ofte vegetative; tamen okazas iam naskigxo de unu klubo el la sino de alia, la turmentiga procezo, kutime konsiderata de gxiaj partoprenantoj kiel konflikto kun skismo. Ni devas agnoski tamen, ke ankaux  veraj skismaj malsanoj povas okazi kaj rezultigi, tute male, la morton de la klubo.

       Por kreskigi bonan klubon, oni devas posedi aux talenton kaj intuicion, aux (prefere, certe, ne aux , sed ambaux) la sperton kaj sciojn, la eta parto de kiuj trovigxas en cxi-teksto, sed alio – en lernolibroj kaj monografioj pri klubologio, sociala psikologio, sociologio kaj ecx iom-maliom en filozofio.

      Gxuste cxe granda filozofo Gegel trovigxas la nocio “klubo” en preskaux moderna senco. La sociologoj nomas tion  “socia unuigxo”, socialaj psikologoj – “neformala grupo”. Tiu malnovulo, kiu samtempanis kelkajn klubojn, certe konsentos, ke la klubo ne estas superporda sxildo, kaj ecx ne ejo-subtenejo sub gxi, sed unuavice homoj, aux, pli gxuste dirante, speciala sistemo de rilatoj en malgranda grupo de homoj, kiun klubanoj nomas “la kerno de la klubo”.

     Specialeco de tiuj rilatoj kusxas, unue, en ilia MEMVOLECO (ne konfuzu kun demokratio). Laux la stilo de gvidado kluboj povas esti  kaj foj-foje estas absolute auxtokratecaj, dum regopovo de gvidanto povas fonti el tute psikologiaj (nekontestebla prestigxo), same kiel el plene materiaj kondicxoj (posedo de klubaj resursoj, ekz., ejo). Unu bonega kreanto de kluboj sxatis diradi: “La kluba demokratio signifas: memvole vi venis, -- memvole vi obeu al la klubaj legxoj; se ne – do memvole vi foriru”.

     Do, ni havas memvolecon en senco de libera elekto; sed tio ja ne suficxas. En libera socio oni povas elekti kaj logxlokon, kaj laboron, sed tio ne egaligas klubon de bieramantoj kaj bieruzinon. Por kiu biero??!  -- jen esenca demando. Se la produktantoj mem konsumas gxin, do ni vidas ne uzinon, sed gxuste la klubon: memvolan unuigxon de homoj, kiu estis kreita por senpera kontentigo de iliaj propraj bezonoj. La plimulto de reale ekzistantaj kluboj kontentigas, certe, ne karnajn, sed spiritajn bezonojn de homoj. Interesa specialajxo de kelkaj kluboj estas nekorekta percepto far iliaj membroj de sia propra agado: tiel, la teatra klubo opinias sin mem teatro, aux la klubo de prahomsercxantoj – ekspedicio. La veron oni facile konjektas laux la nombro de spektantoj kaj trovitaj prahomoj. Lastatempe igxis modo krei diskutklubojn sub aspekto de politikaj partiojJ.

     La plej disvastigita eraro inter nespertaj klubkreantoj estas la sekva: “Ni  povas krei bonan klubon de krokodilamantoj, cxar ni cxiuj sxatas krokodilojn”. Lauxsence kaj lauxesence, aplikendas cxi tie la klasika suspekto de la Porkido antaux la vizito al Elefantopotamo: “Cxu sxatas Elefantopotamo porkidojn, kaj se jes, do KIAMANIERE gxi ilin sxatas?”.

     Antaux ol elspezi por estonta klubo siajn fortojn, rimedojn kaj monon, antaux ol  peti la samon cxe eventualaj monhelpantoj kaj oficialuloj, promesante al ili reklamon kaj bonan statistikon (kaj al monhelpantoj kaj oficialuloj – antaux ol doni), estus bezonate klarigi pli precize por si mem tiun KIAMANIERE.

     Inter kvinopo de krokodilamantoj povas tre versxajne okazi, ke…

la UNUA volas scii pli multe pri krokodiloj (ho, kiu proksima al koro de cxiu esperantisto temo!). Sxli bezonas bibliotekon, komputilon kun donitajxaro kaj oficvojagxon al natura krokodilejo (cxu SEJT, RET ktp?).

la DUA jam havas krokodilon kaj volas dresi gxin. Sxli bezonas basenon kaj antilopojn.

la TRIA volas elbredi novajn rasojn de krokodiloj. Sxli bezonas elektronan mikroskopon kaj gamma-elradiilon.

la KVARA deziras plibonigi homojn, sur grundo de kunesto kun krokodilo. Sxli bezonas krokodilon kaj grupon de volontuloj.

kaj fine, la KVINA sxatas babiladi pri krokodiloj, precipe kun personoj de alia sekso. Sxli bezonas segxojn, tablon kaj  te-ajaron.

 

Vi povas ecx ne dubi, ke tiuj kvin ne kreos la klubon, cxar sur  la sama  bazo de ENHAVO DE AGADO ili provas konstrui diversajn SOCIALAJN TIPOJN de kluboj, destinitaj por kontentigo de diversaj homaj bezonoj.

La UNUA klubo kontentigas PASIVAN ESTETIKAN BEZONON  je arto, scioj, kunigxo kun naturo.

La DUA kaj TRIA estas lokoj, kie homo povas realigi sian krean potencon, kontentigi AKTIVAN ESTETIKAN BEZONON.

La KVARA estas destinita por memperfektigxo en, versxajne, MORALA-ETIKA sfero.

La KVINA klubo estas fonto de la sola vera valoregajxo, laux opinio de A. de Saint-Exuperie,   -- la trezoro de homa interkomunikigxo. Tio estas la plej disvastigita kaj  la plej facile atingebla tipo de kluboj. Interalie, al gxi poiomete transformigxadas cxiuj aliaj tipoj dank’ al entropio, aux pli simple dirante – pro maljuneco kaj pigreco.

 

     La dua suficxe ofta misopinio: ke oni povas cxion tion samtempe samloke kunigi. Do, en baseno nagxas krokodiloj kaj metas sub mikroskopon jam priradiitajn ovojn; kaj sur la bordo, apud samovaro kaj komputilo, la klubanoj interkomunikigxas kun krokodiloj kaj inter si mem.

     Sed praktike ja, normalaj homoj ecx en ricxa Okcidento (ege pli okcidente ol Odessa!), ecx kun la helpo de sxtato aux monliverantoj apenaux amasigos  rimedojn por cxio kune. Se, ezemple, suficxos mono por  acxeti unu krokodilon kaj lui la bancxambron por gxi, do por komputilo kaj libroj tie estos tro humide, kaj por teuma komunikado – tro malvaste.

     Tio, certe, ne signifas, ke homaj rilatoj tute forestas. En cxiu klubo, pli aux malpli okazas kaj memesprimo, kaj memperfektigxo, kaj konatigxo kun estonta familio. Sed io sola cxiam, malgraux volo kaj placxo, igxas la cxefa, elpremante aliujn, kaj la procezo de elekto povas transformi iun ajn klubon al la klubo de konfliktamantoj. Se vi ne volas tion, do alkonformigu, kiel cxiam en la vivo, viajn dezirojn al viaj eblecoj, kaj elektu ion solan.

    

Do, nun cxe ni estas difinita ne nur ENHAVO, sed ankaux SOCIALA TIPO de via klubo. Venis tempo pripensi pri gxia SOCIOTEKNIKA FORMO: kiom da personoj konsistigos la klubon, kiam kaj kiel ili renkontigxados, kiun oni akceptas aux ne akceptas al klubanoj ktp. La cxefa parametro de socioteknika formo – la GRADO DE MALFERMITECO de la klubo: depende de gxi la gamo de diversaj formoj estas distribuita inter du  randaj variantoj. Ni nomu ilin: modelo “Tramo” kaj modelo “Aviadilo”.

     Por la Tramo, ekapero de la klubo estas komenco de movado; en cxiu kluba kunsido (haltejo) la pordoj malfermigxas por cxiuj, kiuj deziras en- aux eliri. Nur la stiristo kaj malgranda parto da pasagxeroj veturas de komenco gxis la fino; la plejparto  de vizitantoj de la klubo estas homoj sendependaj kaj per nenio fikse ligitaj al la klubo.

     La Aviadilo tamen estas malfermita nur antaux ekflugo; post la terlaso neniu nova ano povas tien trafi. La “fermiteco” estas garantiata per sistemo de aneco, aux simple per solidareco de unuigita kolektivo, kiu forpusxas fremdulojn. Male, por  kreo de “malfermiteco” estas necesaj reklamo kaj bonkoreco al vizitantoj.

     La klubo-“aviadilo” kutime entenas 8-15 personojn, kaj dum gxiaj raraj  “alterigxoj” proksimume 80-100 personoj entute povas trairi tra gxi. En la “tramon” povas eniri per unu fojo ecx 30, kaj dum la tuta tempo de gxia ekzistado miloj kaj ecx dekoj da miloj da interesantoj. La malfermita klubo

reprezentas AMASECON, la fermita – EFEKTIVECON. Tramo estas malkara, gxi veturigas multajn, sed malrapide kaj nemalproksimen; aviadilo tamen – alten kaj malproksimen, sed pli malmultajn kaj pli multekoste.

     Sed kio estas stranga, ambaux veturigas onin samtempe, sed laux diversaj itineroj kaj al diversaj lokoj. Cxiu homo kun helpo de klubo translokigxas al alia loko de si mem, en alian staton de sia animo. Sxli trovas novan aspekton de sia personeco, -- kaj gxuste por tio estas necesaj la kluboj, gxuste tiu estas ilia funkcio en la socio.

 

     Jen ankoraux kelkaj koncizaj konsiloj por luantoj kaj luigantoj de kluboj kaj kluba ajxaro .

Plenforta kaj plenvalora klubo povas elkreski nur en aparta cxambro. Tio estas tre malfacile cxe nia nuna mizereco, sed eblas, ekzemple, duonigi ejon per lignaj vandoj. Pli celkonforme estas sxpari je io alia, ekz., je volumeno kaj kvalito de riparo, je ajxaro.

     Pli  facile najbaras kluboj de diversaj enhavoj, sed la sama sociala tipo. Ne devigu du ekologiajn klubojn uzadi unusaman fotopafilon: ili kulpigos unu la alian pri sxtelcxasado. Kaj male, klubo de sxatantoj babiladi pri kino tute amike dividos komputilon kun klubo de sxatantoj babiladi pri sekso (kaj klubo de sxatantoj babiladi pri Esperanto en sia nacia lingvo povas unuigxi kun ajna babilklubo, cxu ne?).

     La dauxro kaj efektiva vivo de bona klubo varias de 3 gxis 6 jaroj. Gxi dependas de la agxo (infanaj kluboj vivas pli mallonge) kaj de la  intenseco de interkomunikado (certe, pli longe vivos tiu klubo, kies anoj pli malofte renkontigxas).

 

Kaj la lasta, la plej grava konsilo: kiaj ajn fidindaj sxajnus al vi la cxi-supraj konsiloj, neniuokaze uzu ilin, se almenaux iomete ili ne trovas placxon cxe vi. Memoru, ke vi ne estas sur laborloko! En klubo vi ne devas cxiam agi korekte. La klubo , -- gxi estas por animo. 

Comments