ESEOJ‎ > ‎Esperanto kaj naturo‎ > ‎

Iom pri nuntempa ekologio

Iom pri nuntempa ekologio

Ekologio igxis nun lauxmoda vorto. Oni parolas pri „ekologio de urbo”, „ekologio de kulturo” ktp. Tamen la vorto, proponita de E. Gekkel en 1866 jaro, origine rilatis nur al naturo. Gxi signifis „scienco pri la hejmo”, kaj verdire, oni ne povus eltrovi pli tauxgan vorton: ja gxuste naturo estas nia komuna hejmo, nia prapatrujo. Antaux jarcento oni ankoraux ne povis konscii tion tiom profunde kaj amplekse, kiel ni nun; des pli valoras genia intuicio de tiamaj esploristoj.

Sed kion ni faras nun sur nia planedo – nia komuna hejmo? Cxu plibonigxis la vivo dum cxi-lasta jarcento?

En 1986 en Sovetunio estis kreita filmo „ Kin-dza-dza”, antauxnelonge tradukita kaj sonigita en Esperanto. Versxajne, multaj e-istoj jam vidis gxin. Cxu ili rekonis en gxi nian nunan vivon?

La sxangxoj en vivo  estas teruraj, kiam ili venas frape, kiam revolucio okazas dum kelkaj tagoj aux monatoj. Sed kiam estonto venas malrapide, poiomete, kiel natura sekvo de plej etaj, nerimarkeblaj, cxiutagaj eventoj – tiam gxi ne timigas, sed akcepteblas kiel sola ebla, natura sekvo de aferoj. Oni pensas, ke aliel ecx ne povus okazi...

En la filmo logxantoj de iu planedo (kompreneble, ne la popolo, sed ties gvidantoj) vorhakis verdajxon, kaj la planedo preskaux perdis akvon kaj aeron, trovigxis inundita de sablo.

Homoj tie uzas postsekvojn de potencaj teknologioj, ili povas flugi al aliuj galaksioj kaj steloj, uzante por tio la forton de gravito, - sed tion cxion inventis iliaj prapatroj, kaj la tekniko uzeblas, ni diru, „auxtomate”, sen kompreno pri kialoj de gxia funkciado. La arto degradis gxis la plej mizera stato, trovebla, eble, cxe sxtonepokaj kanibaloj – sed transportiloj estas perfektaj. Malricxaj homoj mangxas „plastan kacxon” kaj ricevas po unu taso da akvo tage.  Ankorau unu planedo estas jam tute senviva, cxar gxiaj logxantoj (certe, denove iliaj gvidantoj) forvendis tutan aeron de gxi.

La filmo, mi ripetas, estas kreita antaux pli ol 30 jaroj. Cxu vi ne sentas, ke ni JAM vivas en la estonto, priskribita en gxi?

Cxu ni jam ne logxas en la mondo, kie oni freneze forhakas verdajxon por konstrui domojn kaj golfejojn (mi temas almenaux pri mia lando kaj Turkio)? Kaj se oni ne faras tion en la t.n. „ricxa mondo”, sed tamen „la hejmo” – nia planedo – estas komuna, kaj aero kaj oksigeno en gxi (dume) apartenas al cxiuj, kaj manko da ili ankaux influos cxiujn.

Cxu ni ne logxas nun en domoj kun plastaj mebloj, plastaj fenestroj, plastaj tapetoj,  hejmsxtofajxoj, plasta mangxilaro? Cxu ni ne surmetas  sintetikajn vestajxojn, cxu ne mangxas mangxajxojn, duone konsistantajn el GMO kaj kemiaj ingrediencoj, kiel diversaj E-330, E-450, E-171 ktp, ktp? Denove oni povas diri, ke en ricxaj landoj tiuj substancoj estas malpermesitaj, kaj nur eksportataj al la t.n. „tria mondo”. Sed denove mi respondas, ke la domo estas komuna, kaj procedoj en unu parto ne povas ne influi aliujn. Ekzemple, ju pli malbona igxas vivo en iu triamonda lando, des pli grandnombre gxiaj logxantoj elmigras al ricxaj landoj kun bonaj vivkondicxoj. Ja la hejmo estas komuna...

Do, la vorto „ekologio” komence de XXI jc reekhavis sian originan, filologian sencon: gxi estas scienco pri la stato de nia komuna hejmo planedo Tero. Kaj reguloj por konduto (ne malpurigi, ne insulti najbarojn, ne prirabi kaj ne mortigi ilin, ne pretendi perforte regi samrajtajn kunlogxantojn) devas esti samaj por cxiuj teranoj. Aliel nia Tero facile transformigxos en imagitan planedon Kin-dza-dza, kaj gxia imagita nuno igxos nia kruele malica estonto.

 

Comments