ESEOJ‎ > ‎

Esperanto kaj naturo

                                            ESPERANTO  KAJ  NATURO

 

La kapvortojn oni povus skribi ankaux en citiloj. Gxuste tiel nomigxis famaj siatempe tendaroj en Estonio en 70-80-j jaroj. Ilin partoprenis suficxa kvanto da personoj (iam ecx pli, ol nunajn SEJT-ojn), kiuj gxuis surnaturajn ekskursojn.

En eks-Sovetunio nun, kiel mi scias, ne ekzistas io simila (krom unu escepto, pri kiu mi diros poste). Sed eksterlande suficxe multas diversaj prinaturaj arangxoj: en Poprad (cxu dauxros post la forpaso de M. Zvara?), en Chaux-de-Fonds, en Kvinpetalo, en Jetrzichovice kaj en aliuj lokoj.

Tien venas homoj, kiuj kun plezuro pasigas la tempon  surnature. Sed, se diri gxenerale, cxu esperantistoj sxatas naturon?

 

Ekzistas multaj, ecx multegaj klasifikoj de homoj. Oni povas dividi ilin je konsumantoj kaj produktantoj, introvertitoj kaj ekstravertitoj, dikuloj kaj magruloj ktp.

Kaj ekzistas ankoraux unu divido: je homoj de kulturo kaj homoj de naturo.

La unuaj perceptas la mondon ne en gxiaj realaj fenomenoj, sed en vortoj, kiuj korespondas al tiuj fenomenoj. Laux difino de la akademiano I. P. Pavlov, cxe ili absolute dominas la dua signalsistemo – la parola sistemo.

Fakte, gxuste pro la ekzisto de tiu sistemo homoj diferencigxas de bestoj. Se akcepti la teorion, ke en profunda senco la lingvo estas la bazo de konscio, do nur tion, kion ni nomis, kio estas donita al ni en la lingvo, ni povas percepti, ekkoni. Ekzemple, nun aperis multaj novaj malsanoj, kiel “sindromo de konstanta laceco”, “sindromo de needukema infano”, auxtismo ktp. Antauxnelonge oni ne difinis tion kiel specialaj apartaj malsanoj, kaj do ili por ni ne ekzistis kaj neniu penis kuraci ilin kiel tiajn.

Do, la “doto de parolo” estas, certe, la bazo de homa kulturo. Kaj estas klare, ke esperantistoj plejparte emas al vorta kulturo, cxar Esperanto, kiun ili elektis kiel sian   flank- aux ecx cxef-okupon, estas unuavice LINGVO. Kaj en tiu speciala lingvo dominas gxuste sistemeco kaj reguleco, tiel mankaj en natura cxiutaga vivo. “Homoj de kulturo” kreas sian propran mondon de kulturo; eble pro tio, ke la natura mondo ne kontentigas ilin?

Sed cxu ne trolimigita estas la vivo de “homo de kulturo”? Cxu ne vivas li en tiu medio, kiun angla poeto S. Coleridge nomis “la-viva- ecx-en-la-morto”, kaj priskribis kiel la plej teruran sur la Tero, la senhome teruran? La vorto ne povas morti, cxar gxi ne estas viva: gxi estas alia realeco, ol la vivo, la “neviva-nemorta”. Tiu realeco estas parto, alta spirita paro de homa vivo; sed ja ne tuta la vivo! Kiam gxi farigxas la tuta vivo, tio dangxeras por normala, cxiuflanka disvolviteco de homo.

 

Mi multfoje renkontigxis kun tia sinteno: kiam al organizataj de nia klubo prinaturaj renkontigxoj venas po 2-3, aux tute neniuj personoj; kiam dum montrado de prinatura filmo en Esperanto dum UK (en la Libroservo, en regno de kulturo!) auxdigxas indignaj ekkrioj: “Kion tio signifas? Kiu permesis TION montri?” ktp.

Sed la lasta guto evidentigxis jxus okazinta kazo dum la preparado de la teksto por nova prinatura filmo, kiun kreas nia klubo kunlabore kun Nacia Ekologia Centro de Ukrainio kaj  unu esperantista mecenato. Kompreneble, la filmo estas en Esperanto, kaj mi sercxis iun belan prinaturan poemon, originale verkitan en nia kara lingvo. La trasercxitaj de mi verkoj klare dividigxas je du partoj: socialaj, politikaj, priesperantaj – specialajxo de nia poezio; kaj amaj poemoj – komuna temo por la tuta homaro. Prinaturaj originalaj verkoj tute mankis!

Mi gxojos, se mi eraris, kaj tiu konkludo aperis nur pro mia limigita scio de nia originala literaturo. Mi petas spertulojn informi min (kaj la mondon!) pri eventualaj trovajxoj.

Sed tiu evento instigis min rimarki la tendencon, kiu sxajnas nekontestebla kaj klara. Tiu tendenco ne estas sana en vivanta … kaj movado, kaj des pli komunumo. Male, gxi montras iun “mort-emon” de nia evoluo.

Mi tre volus esti alikonvinkita pri mia dolora konkludo.

 

                                             

Comments